Pri MeKaRo

Montrealo (Fonto: Vikipedio)

MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj (Journée nationale des patriotes) maje. Temas pri turisma kaj socia semajnfino. Kutime oni sufiĉe multa promenas kaj vizitas muzeojn aŭ gravajn historiajn lokojn. Ni ne forgesu ankaŭ mencii, ke kutime ankaŭ estas vespera programo!

Ĝi okazas alterne en Kebekio kaj Ontario, ĉiufoje en malsama urbo. Partoprenas ĝin multaj homoj de ambaŭ provincoj sed ankaŭ multaj Usonanoj.

Ĉi-foje MeKaRo okazos en Montrealo. Atendas vin bunta programo, kun vizito al Biodôme, ekskursoj urbaj kaj eĉ ekskluziva postkongresa promeno al la tombejo de la parencoj de Zamenhof, kun la rakonto pri la vizito de Majstro al Montrealo. Ni esperas vidi vin tie!

Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/74e4e0

Kunvenejo

La vespera programo okazos en ĉambro de  la kunvenejo Centre Saint-Pierre, kies adreso estas: 1212 rue Panet, Montréal, QC H2L 2Y7

Centre Saint-Pierre estas apud la metrostacio Beaudry, en la urbocentro. 

Loĝebloj

Ne estos aranĝita loĝebloj. Ĉiu devos do aranĝi sian propran loĝejon. Estos konvene loĝi en la urbocentro, sed ne nur, aparte se vi elektos loĝlokon apud metrostacio. La metroo rapide kaj komforte venigos vin urbocentren, sed ankaŭ al aliaj urbopartoj se necesos por iuj programeroj (ekz. Biodôme).

Enurba Transporto

Eblas ankaŭ uzi aŭton, sed en multaj stratoj, la urbo pagigas parkumadon – sed ne ĉie. Atentu la stratŝildojn, parkumaj reguloj foje estas iom komplikaj! Se eblas, estas do rekomendite lasi la aŭton en ekzemple hotela parkumejo, kaj marŝi kaj/aŭ uzi publikan sistemon. Estas parto de la Montreala sperto.

Informoj pri metroo kaj busoj en Montrealo: STM.info

Montrealo estas ankaŭ facila urbo por biciklantoj kaj piedirantoj. Facilas lupreni biciklojn el la reto “Bixi”.

Comments are closed.